Ovo
| Ovo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| disvolva fazo de besto formo de organismo | |||||
| kovraĵo | |||||
| |||||


Ovo, kiel ovoĉelo, estas organa korpo, produktata de inoj de diversaj klasoj de bestoj kaj enhavanta ĝermon de estonta samspeca besto. La ovo pluevoluas ekster la patrina korpo (ovonaskuloj, birdoj, fiŝoj, insektoj, reptilioj, amfibioj kaj monotremoj) aŭ en ĝi (vivonaskuloj:mamuloj)
Ovoj povas do esti ege malsamaj je grandeco, formo kaj koloro. Ankaŭ la metodoj por prizorgi la eloviĝintajn idojn estas tre diversaj. La sekco de ovo estas preskaŭ ĉiam ovalo.
La kokina ovo estas produkto de la kokino por krei idaron. Homoj uzas ĝin kiel nutraĵon.
La ovomolaĵo enhavas multan nutrontan proteinon kaj kolinon. Ĝin kovras ĉe birdoj kalka ovoŝelo aŭ (ĉe reptilioj) pergameneca ovoŝelo.
La vera ovoĉelo de birda ovo estas ĉe la ovoflavo, sur kiu troviĝas ĝermoplato. La ovoflavo kaj la ĝermo (gameto) estas ĉirkaŭita per membrano.
Lastatempaj esploroj
[redakti | redakti fonton]Jennifer Ackerman en sia verko pri la birdokonduto "The Bird Way; A New Look of How Birds Talk, Work, Play, Parent and Think" dediĉas enhavriĉajn paĝojn al la birdovoj. Ŝi rakontas, ke en 2017 Mary Caswell Stoddard kaj kolegoj disvolvis komputilan programon EggxTractor kiu analizis formojn de ĉirkaŭ 50 000 ovojn de 1400 birdospecioj. Ili trovis, ke estas tri faktoroj rilataj al la ovoformoj, nome la jenaj:
- korpomaso de plenkreskulo,
- evoluhistorio kaj
- (surprize) proporcio inter longo kaj larĝo de la flugiloj.
Tiu lasta faktoro temas pri la necesa aerodinamiko de skeleto kaj muskoloj, kio influas la ovoformon por ke ĝi kongruu kun la ovodukto. Tiukadre la plej flugemaj birdospecoj (gruoj, vadbirdoj ktp.) tendencas demeti pli longecajn kaj nesimetriajn ovojn, dum ne tiom flugemaj specoj (kiel turstrigoj) tendencas demeti pli simetriajn kaj sferecajn ovojn.[1]
Kuirado
[redakti | redakti fonton]En la kuirado oni nomas ovoj nur ovojn de kortobirdoj, ĉefe la kokinajn ovojn, kiuj estas riĉaj je diversaj vitaminoj (A, D, E, K, B1, B2).
Opinioj pri ovo
[redakti | redakti fonton]- Samuel Butler: "Kokino estas rimedo de ovo por produkti plian ovon".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (11) proverboj pri ovo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

„ Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. ” 
„ Doni ovon, por ricevi bovon. ” 
„ Kara estas ovo, kiam venas la Pasko. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jennifer Ackerman, "The Bird Way; A New Look of How Birds Talk, Work, Play, Parent and Think", 2020, traduko hispanlingva "La conducta de los pájaros", de María Dolores Ábalos Vázquez, Ariel, Barcelona, 2021, pp. 330-331. ISBN 978-84-08-28610-3
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15 .

