Grammetal
| Grammetal | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio • kampara komunumo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Turingio | |||||
| Distrikto | Distrikto Weimarer Land | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 03643 | |||||
| Poŝtkodo | 99428 | |||||
| Aŭtomobila kodo | AP | |||||
| Oficiala Municipokodo | 16071103 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Ralf Lober | |||||
| Adreso de la administrejo | Schloßgasse 19, 99428 Grammetal | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 6437 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 58′ N, 11° 13′ O (mapo)50.96666666666711.216666666667Koordinatoj: 50° 58′ N, 11° 13′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 350 m | |||||
| Areo | 88,28 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.grammetal.de/ | |||||
Grammetal estas komunumo en Germanio, kiu ekestis la 31-an de decembro 2019 per la fuzio de naŭ antaŭe najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 6437 loĝantojn sur areo de 88,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 72 loĝantoj/km².
La komunumo konsistas el la 16 vilaĝaj komunumopartoj Bechstedtstraß, Daasdorf am Berge, Eichelborn, Hayn, Hopfgarten, Isseroda (la administra centro de la komunumo), Mönchenholzhausen, Niederzimmern, Nohra, Obergrunstedt, Obernissa, Ottstedt am Berge, Sohnstedt, Troistedt, Ulla kaj Utzberg.
Mönchenholzhausen
[redakti | redakti fonton]Mönchenholzhausen konsistigis (de 1974) krome la vilaĝeroj Eichelborn, Hayn, Obernissa kaj Sohnstedt. Sume vivas tie ĉi ĉ. 1660 enloĝantoj.[1] Ĝi troviĝas ĉe la Federacia ŝoseo B7; sude ankaŭ la Aŭtovojo A4 ne malproksimas. Ĝi sterniĝas de la norda Ilm-tegmento (akvodislimo Ilm/ Gramme) ĝis la Turingia Baseno.
Ĝia unua historia mencio estis en 876; nomo ĝia en 1343 estis Moncheholizhausen. Mezepoke la menciitaj vilaĝoj (kun escepto de Eiĉelborn kaj Hayn) partis de Grafujo Vieselbach, kiu de 1343 apartenis al la urbo Erfurto. Pro tio estis en 1802 prusiĝo kaj inter 1807-13 Mönchenholzhausen troviĝas en la Princlando Erfurto. Post la Viena kongreso ĝi venis, kun la Administradujo Azmannsdorf, al la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach (administradujo Amt Vieselbach, de 1850). En la 20.7.1816 Johann Wolfgang von Goethe, akompanite de Heinrich Meyer, havis droŝkan stratan akcidenton apud Mönchenholzhausen. Pro tio planita vojaĝo suden ne okazis kaj Goethe iris al kuracrestado plursemajna je Bad Tennstedt.[2]
En la 7.5.1976 Mönchenholzhausen iĝis parto de la komunumaro Gemeindeverband Vieselbach. Post la neniigo de la Erfurta landa distriko (julio 1994) la komunumo estis parto de Distrikto Weimarer Land. En la 4.11.1994 formiĝis Verwaltungsgemeinschaft Grammetal. Post decembro 2019 ĉiuj eroj de Mönchenholzhausen iĝis memstaraj partoj de la nove fondita Landa komunumo Grammetal.[3] Tion ebligas referendumo en septembro 2018 kiuj malvolis alternativan erfurtiĝon. Lasta urbestro de memstara Mönchenholzhausen estis (inter marto 2019 kaj jarfino) Henrik Slobodda (FWG).[4] Slobodda poste iĝis era urbestro ene de Grammetal.[5].
Ekonomio de Mönchenholzhausen
[redakti | redakti fonton]De 1992 la asekurkompanio Techniker-Krankenkasse havas klerigejon de Hayn. De 1992 la meblofabrikanto Möbel Rieger havas grandan vendocentron en Mönchenholzhausen.
Interesas arkitekture kelkaj historiaj bienoj ĉirkaŭ la Preĝejo Sankta Petro kaj Paŭlo. Tri tagojn post la somera solstico (la tagon de Sankta Johano) estas ĉirkaŭgvidota tra la stratoj reĝo Grasekönig, kiu finfine estas ĵetota en al rojon Vieselbach.[6]
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Christian Handwerck, regionhistoriisto (el Ulla)
- Ernst Otto Goepfart (1864–1911), komponisto kaj vajmara urbokantoro (el Mönchenholzhausen)
- Franz Emil Goepfart (1866–1926), pentristo kaj estro de la Grandduka saksia artlernejo (el Mönchenholzhausen)
- Fridolin Frenzel, pentristo (el Hopfgarten)
- Gustav Kirchner (1890–1966), filologo anglista (el Mönchenholzhausen)
- Hilde Purwin (1919–2010), ĵurnalistino (el Obernissa)
- Johann Wolfgang Friedrich Bönneken, medicinisto (el Hopfgarten)
- Karl Eduard Goepfart (1859–1942), komponisto (el Mönchenholzhausen)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Napoleona ŝtono (Utzberg)
- Orgenmuzeo je Bechstedtstraß (pereis en 2009)
- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Mönchenholzhausen)
- Preĝejo Sankta Wigbert (Niederzimmern)
- Kirko Sankta Petro: je Obernissa
- Kirko Triunuo: je Sohnstedt
- Kirko Sankta Marteno: je Hayn
- Kirko Dipatrino: je Eichelborn (nur turo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ sinprezento de Mönchenholzhausen - sur la paĝaro de Grammetal
- ↑ Letero al K. F. Zelter de la 22.7.1816; citite je: Goethe. Gedenkausgabe der Werke. Briefe und Gespräche, eldonis Ernst Beutler, Artemis-Verlag, Zuriko 1951, vol. 21, p. 170
- ↑ "Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 11/2019" - 18.10.2019, p. 385 ss.]
- ↑ "Bürgermeisterwahl 2019"
- ↑ superrigardo de komunumaj konsilianoj
- ↑ Grammetalbote 8/2023 kun prifesta raporto [rompita ligilo]
| ||||||



