Saltu al enhavo

Iida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iida
urbo de Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96 642  (2021) [+]
Loĝdenso 147 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 31′ N, 137° 49′ O (mapo)35.514805555556137.82183333333Koordinatoj: 35° 31′ N, 137° 49′ O (mapo) [+]
Areo 658,66 km² (65 866 ha) [+]
Iida (Gubernio Ehime)
Iida (Gubernio Ehime)
DEC
Situo de Iida
Iida (Japanio)
Iida (Japanio)
DEC
Situo de Iida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iida, Nagano [+]
v • d • r

Iida (japane 飯田市) estas urbo en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Nagano, en regiono Ĉubu en Japanio. Iida estas modela urbo por fari grandajn tranĉojn en forcej-efikaj gasoj al malaltkarbona socio.

Strato kun butikoj en Iida

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 Iida havis populacion de 98 164. La loĝantaro atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1940-aj jaroj. Ĝi kulminis en la 2000-aj jaroj, sed en la sekva jardeko Iida perdis estis urbego.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Iida situas en montaro, kie la plej alta punkto de la municipo estas montopinto en alteco 3 013 metroj super la marnivelo. Macumoto (Nagano) troviĝas 33, Ĉino 61, Taĝimi 66, Ueda 106, gubernia sidejo Nagano (urbo) 130, ĉefurbo Tokio 160 kilometrojn aere laŭ [rompita ligilo].

Iida dum la Epoko de Edo havis fortikaĵon. Iida estis moderna municipo en 1889 kaj estis levita al urbostatuso en 1937. La urbo evitis la bombadojn dum la dua mondmilito, sed en 1947 granda incendio okazis. Pluraj proksimaj vilaĝoj aŭ urboj aliĝis al Iida en 1956, 1961, 1964, 1984 kaj 2005.

Iida estis tradicie konata pro silkokulturo kaj produktado de tradiciaj ŝnuroj kun nodoj en arta formo. En la moderna epoko la ekonomio centriĝas ĉirkaŭ hortikulturo (piroj kaj pomoj) kaj la produktado de precizaj instrumentoj.

En Iida privata virina altlernejo reprezentas la altan nivelon.

Iida havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la ceteraj insulpartoj.

Iida situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun tre varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 13 °C kaj varias inter 8-19 °C. La jarpluvo averaĝas 1688 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, sed evidente vintre ankaŭ neĝas.

Bildoj pri Iida
Horloĝturo
Stacidomo
Lernejo
Muzeo
Teatro
Biblioteko
Poŝto

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeo
  • bestoĝardeno
  • horloĝturo
  • tumuloj
  • ruinoj de administra komplekso
  • areo, kvazaŭ Nacia Parko

Ĝemelurboj (eksterlande)

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans