Saltu al enhavo

Lombardejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri ekonomia nocio. Por itala regiono rigardu la paĝon Lombardujo.
Lombardejo en Londono

Lombardejo estas ejo, kie oni povas prunti monon, deponante garantiaĵon ("lombardaĵon").

La valoro de la garantiaĵo ordinare devas konsiderinde superi la pruntitan monsumon. Repagante la monon kaj la interezon la lombardinto rericevas la garantiaĵon, sed se li ne pagas ene de interkonsentita tempo, la garantiaĵo estas aŭkcie vendita por kovri la kostojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]