Saltu al enhavo

Ne-registara organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NRO)
Ne-registara organizaĵo
jura formo Redakti la valoron en Wikidata
neprofitcela organizaĵo
v • d • r

Ne-registara organizaĵo (NRO) estas organizaĵo private financata (plejparte per donacoj de la ĝenerala publiko) kaj sendependa de registaroj kaj ilia politiko. Plej ofte ĝi estas neprofitcela organizaĵo. Estas ankaŭ la nocio "internacia NRO", kiu havas la saman mision kiel NRO kun internacia atingo.

NRO-j povas klasifikiĝi:[1]

  1. laŭ celo, ekzemple NRO por bestaj rajtoj, homaj rajtoj, mediprotekto, eduko, sano aŭ ekonomia disvolviĝo
  2. laŭ operacia skalo: loka, regiona, nacia, aŭ internacia.

Multaj terminoj estas konfuze uzataj kiel sinonimoj aŭ preskaŭsinonimoj de "neregistara organizaĵo", interalie:

Krome ekzistas diversaj terminoj por apartaj specoj de NRO. Interalie, oni distingas inter internacia NRO (INRO) kaj NRO-j agantaj ene de unu nacio. Foje la vortumo civilsocia organizaĵo estas uzata kiel distinga termino por NRO, kiu ne estas INRO. Oni argumentas ke INRO kaj enlanda "civilsocia organizaĵo" malsame rilatas al la ŝtatoj, kun kiuj ili interagas: civilsocia organizaĵo reprezentas la civitanojn de la lando mem, do la respondeco de la ŝtato al ili estas interna, dum INRO estas ekstera kaj tial pli komparebla al alia ŝtato aŭ interregistara organizaĵo.[2]

Notindaj NRO-oj

[redakti | redakti fonton]

Esperantaj:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (December 1997) “Confronting the classification problem: Toward a taxonomy of NGOs”, World Development 25 (12), p. 2057–2070. doi:10.1016/S0305-750X(97)00098-3. Bibkodo:1997WoDev..25.2057V.
  2. ↑ Global Partnership for Education. 2012. Making Education Aid More Effective: 2011 Monitoring Exercise on Aid Effectiveness in the Education Sector. 67, 94.