Saltu al enhavo

Pantalone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pantalone
fikcia homo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso vira
v • d • r

Pantalone, Pantaleone, kaj Bisognosi estas nomoj laŭ kiuj oni konas unu de la ĉefaj roluloj de la commedia dell'arte. Ene de la grupo de la vecchi ('maljunuloj' aŭ 'mastroj') li okupas la ekonomian pinton de la «satira triangulo de la povo», kun Il Dottore en la intelektula tendaro kaj la Kapitano en tiu militista.[1]

Tomás Marín Gómez. Foto: Nicky Garzón Luengas. Masko: Leonardo Villa. Universitato El Bosque, Bogoto, Kolombio. (2022)

Estante rolulo de venecia deveno, li representas riĉulon kaj maljunulon kiel komercisto de la urbo, kiu parolas markante dialekton de tiu itala regiono. Alude al la tradicia estetiko de diabloj, li vestas sin per ruĝaj kamizolo kaj kuloto kaj ŝirmas sin per nigra mantelo («zimarra»).[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Oliva, César kaj Torres Monreal, Francisco (2002). Historia básica del arte escénico. Cátedra, Madrid. p. 123. ISBN 84-376-0916-X.
  2. ↑ Fernández Valbuena, Ana Isabel (2006). La Comedia del Arte. Madrid, Ediciones Fundamentos. p. XLVII. ISBN 8424510739.