Saltu al enhavo

Trochilus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trochilus
Masklo de Ruĝbeka kolibro (Trochilus polytmus)
Masklo de Ruĝbeka kolibro (Trochilus polytmus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Subfamilio: Trokilenoj Trochilinae
Genro: Trochilus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Trochilus estas genro de kolibroj en la familio Trokiledoj, kiu enhavas nur du speciojn, kiuj vivas en Jamajko. Trochilus (trokiloj) estas la tipa genro de la subfamilio Trokilenoj, Trochilinae, kaj de la familio Trokiledoj, Trochilidae. Nuntempe plej fakuloj konsideras la du taksonojn en tiu genro kiel apartaj specioj, sed kelkaj (ekz. AOU) plutraktas ilin kiel samspeciaj, kaj tiukadre T. scitulus estus subspecio de T. polytmus.

Taksonomio kaj specilisto

[redakti | redakti fonton]

La genron Trochilus enkondukis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 10a eldono de sia verko Systema Naturae.[1] La genronomo devenas el la Antikva greka τροχιλος/troĥilos, malgranda neidentigita birdo menciita de Aristotelo. Postaj aŭtoroj komprenis la vorton kiel referencata al Troglodito.[2] Kiel tipa specio estis poste elektita la Ruĝbeka kolibro.[3][4] En sia Systema Naturae, Linnaeus inkludis 18 speciojn de kolibroj, ĉiujn el kiuj li metis en Trochilus. Nuntempe, 12 de tiuj specioj estas ankoraŭ agnoskitaj, sed nur la Ruĝbeka kolibro estas retenita en sia origina genro.[1][5] Du specioj estas nun metitaj en la genro, nome la jenaj:[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
  2. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. ↑ (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  4. ↑ Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. R. and J.E. Taylor.
  5. 1 2 Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (Julio 2020). Alirita 6a de Januaro 2020 .
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
  • Peterson, A. T., Stiles, F. G., kaj Schuchmann, K. L. 1999. Woodnymphs (Thalurania). pp. 585–586 in: del Hoyo, J., Elliott, A., kaj Sargatal, J. eds. 1999. Handbook of the Birds of the World. Vol. 5. Barn-owls to Hummingbirds. Lynx Edicions, Barcelona. (ISBN 84-87334-25-3)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]