Saltu al enhavo

Vajco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vajco

Vajco

Vajco
Aliaj nomoj ŝraŭbpremilo
Klasifiko serurista ilaro,
lignaĵista ilaro
Uzata por fiksado de prilaborita peco
v • d • r

Vajco[1][2][3], etimologie de la angla vorto vice [vajs], estas mekanismo, fiksita ĝenerale ĉe stablo de seruristo, lignaĵisto k.a. por firme teni inter du pinĉantaj makzeloj, kiujn oni premas pere de blokanta sistemo, la prilaborotan pecon. (laŭ PIV)

Vajco konsistas ĝenerale el tri partoj: unu fiksa parto (ĝenerale ligita aŭ ligebla al la labortablo), unu moviĝa parto, kaj unu prem-sistemo.

Tiun ilon oni nomas foje ŝraŭbpremilo, pro la fakto ke ĝi utiligas ŝraŭbsistemon por realigi la premon. Tio ne estas konsilinda pro du kialoj:

  • Kelkaj vajcoj ne uzas ŝraŭbon sed ekscentrikon ekzemple
  • Aliaj iloj realigas premon per ŝraŭbo, kiel ekzemple juntopremiloj.

  • A : (Ŝraŭb-)vinkta vajco.
    • 1 : Prem-stango.
    • 2 : Kapo de la prem-ŝraŭbo.
    • 3 : Moviĝa parto, kun la moviĝa makzelo (komplete translacie gvidata sur 4) kaj la ŝraŭbingo de la premsistemo.
    • 4 : Fiksa parto, kun la bazo, la fiksa makzelo, kaj la lagrobuteo de la premŝraŭbo.
    • 5 : Liga parto, por ligi al la stablo (en ĉi modelo: per vinkto kun premŝraŭbo : kompleta nurtempa ligado)
  • B : Vajco por bor-/frez-maŝino
  • C : Man-vajco (sen liga parto al labortablo, por uzado en la mano)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ kapvorto vajco en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 2002, paĝo 752
  2. ↑ [https://reta-vortaro.de/revo/art/vajc.html#vajc.0o Reta Vortaro atentigas ke en la unua eldono de PIV el 1970 la vorto ne estis. Ĝi estis proponita en André Cherpillod: Nepivaj vortoj, listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj, eldonita de la aŭtoro, Courgenard Francio, 1988
  3. ↑ En la Esperanto-literaturo la vorto ankaŭ uzatas metafore, ekzemple en A. Grin, trad. J. Finkel: Skarlataj veloj, 2008: « li firmigis la veran sencon de tiu ĉi vorto per terura, kiel vajco, manpremo»