Saltu al enhavo

August Macke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Macke
Memportreto, 1906
Memportreto, 1906
Persona informo
August Robert Ludwig Macke
Naskonomo August Robert Ludwig Macke
Naskiĝo 3-an de januaro 1887 (1887-01-03)
en Meschede, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 26-an de septembro 1914 (1914-09-26) (27-jaraĝa)
en Souain-Perthes-lès-Hurlus
Mortis pro morto dum batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Souain-Perthes-lès-Hurlus Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo August Macke
Familio
Gefratoj Ottilie Macke (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elisabeth Erdmann-Macke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Wolfgang Macke (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Helmuth Macke (mul) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo grafikartisto konstrua desegnisto skulptisto desegnisto scenografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Bonno Parizo Berlino Duseldorfo Munkeno Tegernsee Italio Amsterdamo Katwijk Leiden Harlemo Noordwijk Hago Hilterfingen Hamamato Sidi Bou Said Tunizo Londono vd
Verkado
Verkoj Girls under Trees 
Porträt mit Äpfeln: Frau des Künstlers 
Gartentor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Robert Ludwig Macke (naskiĝis la 3-an de januaro 1887 en Meschede, regiono Sauerland, Germanio, mortis la 26-an de septembro 1914, kontraŭvole soldatigita en la Unua Mondmilito, je aĝo de nur 17 jaroj en Perthes-lès-Hurlus, Ĉampanjo, Francio) estis inter la plej famaj germanaj pentristoj de ekspresionismo. Li estis membro de la artista grupiĝo Der Blaue Reiter kaj partoprenis en ambaŭ ekspozicioj organizitaj sub tiu titolo.

memportreto kun ĉapelo (1909)

En ĉirkaŭ dek jaroj Macke kreis verkaron kiu unue rapide ŝanĝiĝadis sub la influo de diversaj artaj movadoj de la tempo. La persona stilo kiun li fine trovis, kaj kiu ĝis la nuntempo estas konsiderata propraĵo de li, karakteriziĝas per detala bildigo de lumaj efikoj, kaj per la uzo de puraj, harmoniaj kaj intense radiantaj koloroj.

stile tipa verkaĵo: la pentraĵo "knabinoj sub arboj" de 1914

La pentraĵoj ŝajnas gajaj kaj facilaj, neniel tragikaj. Kvankam li fine koncentriĝis pri pentrado, dum sia restado en Berlino li ankaŭ edukiĝis pri skulptado en la artlernejo de Arthur Lewin-Funcke. Granda parto de liaj pentraĵoj ekestis en la urbo Bonno, kie muzeo dediĉita nur al liaj artaĵoj ankoraŭ aparte akcentas la memorigon pri li. Plej granda parto de liaj pentraĵoj tamen troviĝas en la urba arta muzeo de Bonn kaj en la landa arta muzeo de Münster (Vestfalio).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]