Fokas
| Flavius Niceforus Phocas Φλάβιος Νικηφόρος Φωκάς (547-610) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
La detronigo de Fokas. | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 547 en Tesalio aŭ Trakio, Grekio aŭ Kapadocio, Turkio | ||||
| Morto | 5-a de oktobro 610 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio, Bizanca Imperio | ||||
| Mortis per | senkapigo | ||||
| Religio | kristanismo vd | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Patrino | Domentzia (en) | ||||
| Gefratoj | Comentiolus (en) | ||||
| Edz(in)o | Leontia (en) | ||||
| Infanoj | Domentzia (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • militisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fokas aŭ Flavius Niceforus Focas estis orientromia imperiestro ekde la 23-a de novembro 602 ĝis la 5-a de oktobro 610. Komence mezranga oficiro en la romia armeo, Fokas famiĝis kiel reprezentanto de malkontentaj soldatoj en iliaj disputoj kun la kortego de la imperiestro Maŭrico.
Kiam la armeo ribelis en 602, Fokas aperis kiel la estro de la ribelo. La ribelo kondukis al la detronigo kaj ekzekuto de Maŭrico en novembro 602.
Fokas profunde malfidis la nekunlaboreman eliton de Konstantinopolo, por kiu li estis uzurpanto kaj provinca krudulo. Li tial provis bazi sian reĝimon sur parencoj instalitaj en altaj armeaj kaj administraj postenoj. Li tuj alfrontis defiojn en enlandaj kaj eksterlandaj aferoj, kaj respondis kun malmulta sukceso. Li traktis la enlandan opozicion kun kreskanta senkompateco, kiu fremdigis ĉiam pli vastajn rondojn, inkluzive de iuj el sia propra domanaro.





La Sasanida Imperio lanĉis amasan invadon de la orientaj provincoj. Fine, la ekzarko de Afriko, Heraklio la Maljuna (552-610), ribelis kontraŭ Fokas kaj akiris larĝan subtenon tra la tuta imperio. Fokas provis uzi limtrupojn por dispremi la ribelon, sed tio nur rezultigis la permeson al invadantoj eniri la kernregionojn de la Imperio. La filo de Heraklio la Maljuna, Heraklio, prenis Konstantinopolon la 5-an de oktobro 610, ekzekutis Fokas-on la saman tagon, kaj deklaris sin imperiestro.
Pluvivaj fontoj estas universale ekstreme malamikaj al Fokas. Li estas priskribita kiel nekompetenta tirano kaj uzurpanto, kiu brutale forigis ĉian realan aŭ perceptitan opozicion kaj lasis la Imperion tute malfermita al eksterlanda agreso. La verecon de ĉi tiuj fontoj malfacilas konstati, ĉar imperiestroj de la Heraklia dinastio, kiuj sukcedis Fokas-on, havis propran intereson makuli lian reputacion.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Unuaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Fokas plej verŝajne naskiĝis en 547, ĉar oni diras, ke li havis 55 jarojn kiam li fariĝis imperiestro. Li kaj lia familio verŝajne estis de trako-romia aŭ kapadocia deveno. La vivo de Fokas antaŭ lia uzurpo de la trono de la Bizanca Imperio estas obskura, sed oni diras, ke li servis kiel centestro en la armeo en Trakio sub imperiestro Maŭrico.
Malfrue dum la regado de Maŭrico, la armeo sendis Fokas-on al Konstantinopolo kiel lian reprezentanton por plendi pri la konduto de generalo Komentiolo. Dum Fokas prezentis sian kazon, li kverelis kun la imperiestro, kaj rezulte, lia barbo estis tirita de kolerigita patricio.
Uzurpo
[redakti | redakti fonton]Aŭtune de 602, la traka armeo ribelis kontraŭ Maŭrico, plejparte pro elĉerpiĝo kaj kolero pri la ordonoj daŭrigi kampanji norde de la Danubo vintre, same kiel antaŭaj salajroreduktoj. La armeo komence sendis delegacion, kiu inkluzivis Fokas-on, al generalo Petro kaj postulis maldungon ene de la romiaj limoj. Sed kiam Maŭrico ripetis sian ordon, la trupoj faris Fokas-on sian gvidanton kaj komencis marŝi al Konstantinopolo.
Ili insistis, ke Maŭrico abdiku kaj proponis proklami kiel posteulojn Teodozion (583-602), filon kaj kunimperiestron de Maŭrico, aŭ lian bopatron Ĝermano. Dum Maŭrico provis aresti Ĝermanon, tumultoj eksplodis en Konstantinopolo. Tiun nokton, la 22-aan de novembro 602, Maŭrico kaj lia familio fuĝis per militŝipo al Bitinio, sendante Teodozion en mision peti helpon de la persa reĝo Kosroes la 2-a.
Laŭ Teofilakto Simokata (579-629), Ĝermano komence provis surtroniĝi, sed kiam la Verduloj lin rifuzis, li omaĝis Fokas-on, kiu fariĝis la granda favorato.
La 23-an de novembro 602, Fokas estis kronita de la patriarko Ciriako en la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto ĉe Hebdomono[1][2]. Li eniris Konstantinopolon en ceremonia procesio du tagojn poste, la 25-an de novembro, estinte unuanime aklamita.
Maŭrico kaj liaj filoj baldaŭ estis kaptitaj kaj ekzekutitaj. Tamen, ekzistis rakontoj, ke Teodozio sukcesis eskapi al Persio. La edzino de Maŭrico, Konstantina (560-605), kaj filinoj estis metitaj en la monaĥejon de Nea Metanoja. Ili estis ekzekutitaj ĉirkaŭ 605, kiam Konstantina kaj Ĝermano estis trovitaj konspirantaj post aŭdado de onidiroj pri la postvivado de Teodozio.
Eksterlanda konflikto
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ la ekzekutoj de la antaŭa imperiestro kaj liaj dinastiaj posteuloj, Fokas restis en malfacila pozicio, kio igis lin dediĉi sian energion al elpurigado de malamikoj kaj detruado de konspiroj. La Sasanida Imperio lanĉis invadon de la orientaj provincoj de la imperio.
Dum lia regado, la balkana limo restis stabila. Li finis traktaton kun la Avaroj en 604, kvankam milito denove ekflamis kiel rezulto de la Heraklia ribelo en 609.
La Sasanidaj Persoj antaŭe estis en paco kun Maŭrico kiel rezulto de traktato, kiun ili faris kun li en 591. Post kiam Fokas uzurpis kaj mortigis Maŭricon, la Persoj invadis la imperion en 603.
Kosroes la 2-a malliberigis la bizancan ambasadoron senditan de Fokas por anonci la surtronigon de Fokas kaj sendis armeon, kiu sukcesis venki la bizancanojn kaj mortigi Ĝermanon. Fokas konkludis la packontraktojn kun la Avaroj kaj la Longobardoj, kio ebligis al li sendi trupojn el Balkanio orienten sub la komando de la palaca eŭnuko Leoncio (602-628).
Tamen, Kosroes la 2-a sukcesis venki Leoncion kaj liajn fortojn proksime de Dara, kaj dum la procezo li arestis multajn kaptitojn. La sekvan jaron, la Persoj efektivigis atakon ĉe la limregiono sen kontraŭstaro, kaj la Bizancanoj ne sukcesis haltigi la Persojn. La Sasanidoj rapide okupis la orientajn provincojn, igante la Magister militum por la Oriento, Narseto, transfuĝi al ilia flanko.
Fokas rapide traktis lin, invitante lin al Konstantinopolo sub la promeso de paspermeso, poste bruligante lin vivanta kiam li alvenis. Kvankam Dara estis perdita rilate al la ribelo, Fokas sukcesis haltigi la Sasanidojn ĝis 606, sen pluaj faloj de aliaj gravaj fortikaĵoj. Inter 607 kaj 610, la armeoj de Kosroes sukcesis malrapide konkeri la mezopotamiajn fortresojn, kaj antaŭ aŭgusto 610, ili establis pontkapon trans la Eŭfrato.
La pesto kaj invadoj kaŭzis malbonan rikolton, pliseverigita per la ribelo de la ekzarko de Afriko Heraklio la Maljuna, kiu haltigis la sendojn de greno al Konstantinopolo. Kelkaj historiistoj kulpas la civilan militon inter Fokas kaj Heraklio pri la kolapso de la orienta limo en la sekvaj jaroj.
Tiutempaj raportoj priskribas la Persojn kiel tre brutalajn al la okupita loĝantaro. La "Miracula Sancti Demetrii"[3] priskribis la masakron:
"La diablo levis la kirloventon de malamo en la tuta Oriento, Kilikio, Azio, Palestino kaj ĉiuj landoj el tie ĝis Konstantinopolo: la partioj, jam ne kontentaj simple verŝi sangon en publikaj lokoj, atakis domojn, buĉis virinojn, infanojn, maljunulojn kaj malsanajn junulojn. Tiuj, kies juneco kaj malforteco malhelpis ilian eskapon de la masakro, [vidis] siajn amikojn, konatojn kaj gepatrojn prirabitaj, kaj post ĉio tio, eĉ bruligitaj tiel ke la plej mizera loĝanto ne povis eskapi.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Fokas ofte nomumis altrangajn postenojn per siaj parencoj, pro sia izoliteco de la plejparto de la elito de Konstantinopolo, kun kiu li antaŭe ne havis rilaton, aŭ pro la sistemo de imperia patroneco de Konstantinopolo, kiu starigis la lojalecon al la imperiestro.
Fokas instalis: sian fraton Domenciolon kiel Magister officiorum ("majstro de oficoj") en 603; sian nevon Domenciolon kiel "Magister militum per Orientem" en 604, donante al li komandon super la orientaj provincoj, kaj sian fraton Komentiolon kiel "Magister militum per Orientem" ĉirkaŭ 610. Ĉiuj tri restis lojalaj al Fokas ĝis ili estis mortigitaj de Heraklio.
Aliflanke, Fokas nomumis Priskon, generalon sub Maŭrico, kiel Grafon de la Gardistaro ("comes excubitorum") en 603. Prisko poste edziĝus al la filino de Fokas, Domencia (554-613), ĉirkaŭ 607. Dum sia regado, Fokas ne kapablis efike kontroli nek la ŝtaton nek la armeon.
Itala politiko
[redakti | redakti fonton]Kiam Fokas estis imperiestro, bizanca Italio estis sub kontinua atako de la longobardoj, sed la bizanca registaro plenumis malmultajn rimedojn por helpi Italion pro problemoj aliloke. Dum la tuta regado de Fokas, la sola publika strukturo konstruita per impostoj en la urbo Romo estis statuo de Fokas kompletigita en 608.
Kiam Fokas uzurpis Maŭricon, Gregorio la Granda estis episkopo de Romo kaj li laŭdis Fokas-on kiel restaŭriston de libereco. Gregorio nomis lin pia kaj milda sinjoro, kaj komparis lian edzinon (la novan imperiestrinon) Leontian (548-61) kun la edzino de Marciano, Elja Pulkerja (kiun la Koncilio de Kalcedono nomis la nova Helena). En majo 603, portretoj de la imperia paro alvenis en Romon kaj la papo ordonis ilin meti en la oratorion de Sankta Cezaro en la imperiestra palaco sur la Palatino.
Imperia aprobo estis necesa tiutempe por nomumi novan papon, sed la aprobo estis prokrastita je unu jaro post la morto de Papo Sabiniano en 606, ĉar Fokas estis okupita mortigante internajn malamikojn, kiuj minacis lian regadon. Li fine donis aprobon en 607 kaj Bonifaco la 3-a fariĝis papo. Fokas deklaris Romon "la kapo de ĉiuj eklezioj". Baldaŭ poste, Fokas starigis orumitan statuon de si mem sur monumenta kolono en la Roma Forumo, konata kiel la "Kolono de Fokas".
Falo
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ esti nomumita kiel "Comes excubitorum", Prisko ne estis lojala al Fokas, kaj en 608 li apelaciis al Heraklio la Maljuna, la Eksarko de Kartago, por ribeli kontraŭ Fokas. Heraklio la Maljuna konsentis, kaj komencis prepari invadon, fortranĉante la provizon de greno al Konstantinopolo kaj kunmetante grandan armeon kaj mararmeon.
Heraklio la Maljuna lanĉis sian invadon en 609, kun sia kuzo, Niketo, marŝigante trupojn transtere ĝis la ĉefurbo, kaj lia filo, Heraklio, gvidante mararmean invadon de Tesaloniko, antaŭ ol marŝi al Konstantinopolo. Heraklio alvenis en la ĉirkaŭaĵoj de Konstantinopolo la 3-an de oktobro 610, kaj konkeris la urbon la 5-an de oktobro. Heraklio estis deklarita imperiestro en la sama tago, kaj rapide ekzekutis Fokas-on.
Kiam Heraklio kaptis Fokas-on, li laŭdire demandis al Fokas "Ĉu tiel vi regas, mizerulo?" La respondo de Fokas - "Kaj ĉu vi regos pli bone?" - tio tiel kolerigis Heraklion, ke li senkapigis Fokason surloke. Laŭ Johano de Nikiŭ, li poste forigis la genitalojn de la korpo ĉar Fokas supozeble seksperfortis la edzinon de Fotio, potenca politikisto en la urbo.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Fokas estas ĝenerale prezentita kiel fiulo fare de bizancanoj kaj modernaj historiistoj egale, sed kelkaj el la plej fruaj fontoj haveblaj pri la regado de Fokas estis skribitaj dum la regado de Heraklio. La skribaĵoj, kiuj pluvivas, ne estas fidinde neŭtralaj, kaj la verkistoj havus bonan kialon por demonigi lin por plifortigi la regadon de Heraklio.
La regado de Fokas estas markita pri la ŝanĝo de la imperia modo starigita de Konstanteno la Granda (reg. 306–337). Ekde Konstanteno, denove fariĝis ofte montri imperiestrojn glatrazitajn sur moneroj, konforme al la stilo de la fruaj imperiestroj ĝis la regado de Hadriano (reg. 117–138). Tamen, Fokas estis konstante prezentita kun barbo, kio fariĝis la kutimo ĝis la fino de la Bizanca imperio. Preskaŭ ĉiuj imperiestroj post li estis prezentitaj kun vizaĝhararo.
La 19-an de februaro 607, imperiestro Fokas nomumis Bonifacon la 3-an kiel la novan episkopon de Romo. Fokas publikigis imperian dekreton de la romia registaro, agnoskante Bonifacon la 3-an kiel la "Estro de ĉiuj Eklezioj" kaj "Universala Episkopo". Fokas transdonis la titolon de "Universala Episkopo" de la Diocezo de Konstantinopolo al la Diocezo de Romo.
Bonifacio petis kaj akiris dekreton de Fokas, en kiu li reasertis, ke "la Sidejo de la Beata Petro la Apostolo estu la kapo de ĉiuj Eklezioj" kaj certigis, ke la titolo de "Universala Episkopo" apartenu ekskluzive al la Episkopo de Romo. Ĉi tiu ago efike finis la provon de Patriarko Kiriako de Konstantinopolo establi sin kiel "Universala Episkopo".
Nomante la Papon la "gvvidanto de ĉiuj eklezioj", la dekreto de Fokas estis grava en diskutoj pri la papa graveco kaj la papa supereco. Kelkaj protestantaj historiismaj komentistoj vidis la dekreton de Fokas (kutime konsiderata en 606) kiel havanta eskatologian signifon. Ekzemple, en sia verko "Horae Apocalypticae"[4], Edward Bishop Elliott (1793-1875) konsideris la 1260 tagojn de Apokalipso 11:3 la periodon inter 606 kaj la Unuigo de Italio en 1866.[5]
| Antaŭe: | Bizanca Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Maŭrico | 602 - 610 | Heraklio |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Byzantine Legacy
- ↑ City of Constantine
- ↑ The Eastern Orthodox Christian Ethos
- ↑ Lutheran Library
- ↑ Angla Vikipedio

